Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio li fierege ŝveliĝas. Se li ne estas homo, li estas fungo!"
"Kio li estas?"
"Fungo!"
La eta princo jam estis tute pala pro kolero. "Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn. Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj kaj floroj? Ĉu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - , ĉu tio ne estas ja grava afero?"
Li ruĝiĝis kaj daŭrigis:
"Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti feliĉa, ke li rigardu ilin. Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaŭ ĉiuj steloj subite estingiĝus! Kaj ĉu tio mem ne gravas?"
Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.
Jam noktiĝis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis. Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en danĝero... Mi ja desegnos buŝumon por via ŝafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..."
Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin...
Ja tiel mistera estas la lando de larmoj.
MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. De ĉiam kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupantaj malmulte da spaco kaj ĝenantaj neniun. Ili aperis iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed tiu ĉi ekĝermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝoson, kiu ne similis al la aliaj. Ĝi povis estis nova specio de baobabo.
Sed la arbusteto baldaŭ ĉesis kreski kaj komencis prepari floron. La eta princo, kiu ĉeestis la elvolviĝon de granda burĝono, ja sentis, ke iu mirakla aĵo ekaperos el ĝi, sed la floro, ŝirmata per sia verda ĉambro, senfine longe preparadis sian belecon. Ĝi zorge elektadis siajn kolorojn. Ĝi malrapide vestadis sin, ĝi taŭge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Ĝi ne volis naskiĝi tute ĉifita, kiel la papavetoj... Ĝi ne volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja! Ĝi estis tre koketa! Ĝia mistera tualetado do daŭris tagojn kaj tagojn.
Kaj unu matenon, precize dum sunleviĝo jen ĝi ekaperis.
"Ha! mi apenaŭ vekiĝis... Mi pardonpetas... Mi ankoraŭ estas tute malkombita..."
Tiam la eta princo ne povis teni sian admiron: "Kiel bela vi estas!".
"Ĉu ne?" milde respondis la floro.
La eta princo ja divenis, ke ĝi ne estas tro modesta, sed ĝi estis tiel kortuŝa!
"Estas nun, mi kredas, la horo de la matenmanĝo" - ĝi baldaŭ aldonis - "Ĉu vi bonvolus atenti pri mi?..."
Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por verŝilo da freŝa akvo kaj alportis ĝin al la floro.
Tiel sufiĉe baldaŭ ŝi suferigis lin per sia iom ofendiĝema malmodesteco. Iutage, ekzemple, parolante pri siaj kvar dornoj, ĝi diris al la eta princo:
"Tigro, kun siaj unge- goj, ja povos veni!..."
"Ne troviĝas tigroj sur mia planedo, kaj tigroj herbon ne manĝas." kontraŭdiris la eta princo.
"Mi ne estas herbo," milde respondis la floro.
"Pardonu al mi..."
"Mi neniel timas tigrojn sed ja abomenas trablovojn. Ĉu vi ne havas ventŝirmilon por mi?"
"Abomeni trablovojn estas por planto malfeliĉa afero," rimarkigis al si la eta princo. "Tiu ĉi floro estas sufiĉe malfacila..."
"Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon. Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite. Tie, de kie mi devenas..."
Sed ĝi ĉesis paroli. Ĝi venis kiel semo. Ĝi nenion povus scii pri aliaj mondoj. Hontante pro kaptiĝo ĉe la preparo de tiel naiva mensogo, ĝi tusis du-tri-foje por malpravigi la etan princon:
"Ĉu vi havas ventŝirmilon?"
"Mi estis ironta por ĝi, sed vi parolis al mi!"
Tiam ĝi troigis sian tusadon, por - spite ĉion - trudi al li konscienc-riproĉojn.
Tiel la eta princo, malgraŭ sia amo plena de bonvolo, baldaŭ sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negravajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeliĉa.
“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .
Source: Wikibooks
Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 79 years or less.