Mi diris, “Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon.” Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj.

La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro; ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis malfeliĉulon duonmortigitan. Li ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.

Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj ĉirkaŭprenas la malfeliĉan maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizaĝon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-ĉi malfeliĉa maljunulo, kies nomo estas Jafo.

Estus malfacila tasko por mi paroli pri ĉiuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian ĝojon. Kvin--sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por ĝin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis, “Nenio havi! Mi malbona hundo, manĝi ĉio, mem!” Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.

Hore, li revenis kun kruĉo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu freŝan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kuŝis en la arbombraĵo, rigida kaj tro malforta por paroli unu vorton.

Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj.

Parto V

Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj alvenas.

Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne! Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.

Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:

Kiuj vi estas, sinjoroj?”

Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”


←  17  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 17 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation