Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis.”
Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; venante por rabegi la blankulojn.
Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi.
Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj.
Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone pri la lerteco kaj fervoro.
Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la ruĝajn homojn.
La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.
Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.
Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.
Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.
Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.
Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.
La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon.
Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.
Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.
Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.
“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .
Source: Project Gutenberg
The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.
The translation license is uncertain.