Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.

Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la maron; sed mi ne ploris pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.

Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan ŝipŝarĝon, pecon post pecon.

Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.”

Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide renaĝu; ĉar mi sciis, ke je la turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar kvin dudekojn da futoj (24 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.

Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaŭ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri.

La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, ĉirkaŭ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi ilin.

Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi.

Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entranĉis la jenajn vortojn: “Mi alvenis Junio 8a 1659.” Mi ĉiutage faris unu entranĉon, kaj tion mi daŭrigis fari ĝis la lasta logo.

Ĝisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaŭ sed netute parolis kun mi.

Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaŭdu, tiu min mallaŭdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro ĝia pezo.


←  7  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 7 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation