La antikva volumo enmanigita de mi estisFreneza Rendevuode Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga ŝerco ol por serioza aserto mi nomis ĝin plej ŝatata libro de Uŝero; ĉar, efektive, ĝia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi estis tamen la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon ke en la ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris legi (ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj) trovos malstreĉiĝon la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon. Se mi kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, ŝajnigis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli pri la sukceso de mia procedo.

Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo, heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la loĝejon de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi tie, oni memoru, la rakonto tekstas jene:

"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis nun des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn ŝultrojn, kaj timante pligrandiĝon de la ŝtormo, levis senhezite sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris malfermaĵon por sia gantita mano en la lignaĵoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj frakasis kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron."

Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, paŭzis; ĉar ŝajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio min trompis)—ŝajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza simileco de karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta, kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado de la fenestroklapoj kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortiĝanta ŝtormo, la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi perturbi. Mi daŭrigis la rakonton:

"Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon pri la malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de skvama kaj granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaŭ palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo de brila latuno surportanta tiun surskribon:

Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras;
Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon;

kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."

Ĉi tie denove mi paŭzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovaĝa mirego — ĉar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi aŭdis (kvankam el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri) mallaŭtan kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj preterkutiman kri- gratsonon — la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam naskigis por la kontraŭnatura kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto.

Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga ŝanĝiĝo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi en alfrontado al la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado. Lia kapo falintis sur sian bruston — sed mi certis ke li ne estas en la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de la okulo kiam mi ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis kun tiu pensado — ĉar li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun delikata tamen konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte pri ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene:

"Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako, pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la ĉarmo ĝin surkuŝanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe trans la arĝentan pavimon de la kastelo ĝis la muro kie pendis la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon, sed sin faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun grandega kaj sonorega bruaĉo."


←  7  →


    

“The Fall of the House of Usher” written by Edgar Allan Poe . Translated by Edwin Grobe .

Page 7 of 8. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Edgar Allan Poe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation