ĈAPITRO V

ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAŬPO

Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo:

"Kiu vi estas?" ĝi diris.

Jen ne tre kuraĝiga komenco! Alicio respondis malsinfide:

"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est is , kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis multfoje dum la tago."

"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu vin."

"Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi min" diris Alicio, "ĉar mi ja ne estas mi mem."

—"Ne komprenas," diris la Raŭpo.

"Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis, "ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum la daŭro de unu tago estas tre konfuzige."

—"Ne estas," diris la Raŭpo.

"Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidontio ja nepre okazos ian tagonkaj poste en papilion, vi sentos vin iom konfuzata, ĉu ne?"

"Tute ne ," diris la Raŭpo.

"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por mi!"

"Vi!" diris la Raŭpo malestime, "kiu vi estas?"

Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu vi estas."

"Kial?" diris la Raŭpo.

Jen alia konfuziga demando! Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."

Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.

"Ne koleriĝu ," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis.

"Ĉu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.

"Jes," diris la Raŭpo.

Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar la Raŭpo eble diros ion atentindan, ŝi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:—

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita?"

"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum dek minutoj."

—"Ne povas memori kiajn aferojn?" diris la Raŭpo.

"Nu, ekzemple, mi penis diri 'Rigardu! Jen abel' klopoda' sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo.

"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo.

Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—

Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo)
Blankhara vi kaj maljunulo,
Staras vi sur la kap' kiel korpbalancilo?
Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo?

"Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo,
Mi ja timis difekton al cerbo.
Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,
Do tre ofte kapstaras sur herbo.

Maljunulo vition denove mi diras,
Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,
Tamen elrenversite la ĉambron eniras!
Ho! de kie al vi l' elasteco?

Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,
(Li respondis tre vigle al filo)
Per jena ŝmiraĵopor
Pobotele per unu spesmilo.

Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis)
Ja sendenta al vi la makzelo,
Sed anseron kun ostoj, bek' vi formanĝis!
Jen vere mirinda muelo!

Dum juneco min logis la leĝoscienco
Je l' edzino mi havis procesojn:
sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)
Povus fari la makzelimpresojn!

Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo
Senpoviĝas, ĉu ne, la okulo?
Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo!
Ho, klarigu, mirinda lertulo!

Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)
Vi forkuru, vifosu tomatojn!
Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio!
Forpermeson ricevu batojn.

—"Ne prave!" diris la Raŭpo.

"Mi timas ke ne tute" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj ŝanĝiĝis."

"Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. Sekvis kelkminuta silento.

Unue parolis la Raŭpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" ĝi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi."

—"Ne scias," diris la Raŭpo.

Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."

"Tre bona alteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro starigis sin vertikale. (Ĝi havis precize ok centimetrojn!)

—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.


←  11  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 11 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation