Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendiĝemaj!"
"Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte la pipon, ĝi denove ekfumis.
Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante, ĵetis post si la rimarkon:
"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."
Ĉi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de kio? Alia flanko de kio?" pensis en si Alicio.
La Raŭpo tuj respondis al ŝia penso , dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis.
Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton.
"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris ŝi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon.
En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono. (Ĝi frapis la piedojn!)
Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin. Sed kredante ke ŝi nepre ne devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.
* * *
"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. Sed la ĝojo tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis. Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj.
"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi vin?" Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis.
Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo.
Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte frapas ŝin per la flugiloj.
"Vi serpento!" kriegis la Kolombo.
"Mi ne estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"
"Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed kontraŭ ili, nenio taŭgas."—
"Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio.
—"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn," daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la serpentojn, neeble."
Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion ĝis la Kolombo finos.
"Sufiĉe ĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."
"Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion.
"Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. Fju! Serpento!"
"Tamen mi ne estas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...."
"Nu, kio vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taŭgan malveraĵon."
"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis.
"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"
"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn."
"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio!"
Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:
"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento!"
"Tamen al mi estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi ne serĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur la kuiritajn ovojn mi ŝatas."
“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .
Source: Project Gutenberg
The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.
The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.