"Mi kredas ke tion mi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre ĝentile, "se mi havus ĝin skribitan antaŭ la okuloj; sed, bedaŭrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."

"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta voĉo, "estas nur nulaĵo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."

"Tamen ne ĝenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."

"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace ĉion, kion mi diris ĝis nun."

"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne ŝatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion ŝi ne kuraĝis diri laŭte.

"Ĉu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la ŝultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.

"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, ĉar ŝi komencis senti sin ĝenata.

"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M—"

Sed en tiu momento Alicio forte surpriziĝis, ĉar en la komenco de tiu tre ŝatata vorto, la dukina voĉo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la ŝia, forte tremis. Jen, rekte kontraŭ ili, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Ŝi sulkigas fulmotondre la brovojn.

"Estas bela tago, via Dama Moŝtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta voĉo.

"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis ŝin, piedfrapante la grundon, " vi via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"

La Dukino elektis, kajmalaperis!

"Ni daŭrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi unu vorton, per malvolantaj paŝoj sekvis ŝin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidiĝis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke unumomenta prokrasto kostos al la prokrastantola vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne ĉesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj ĉiumomente kriegis "Senkapigu lin," "Senkapigu ŝin." La soldatoj devis gardi la ĉiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ne unu arko; ĉiuj partoprenintoj (krom la Reĝo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.

La Damopro manko da senkapigebla materialoĉesis labori, kaj per spireganta voĉo demandis al Alicio:

"Ĉu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"

"Ne," respondis ŝi, " mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."

"Ĝi estas," la Damo respondis, "la kreitaĵo, el kiu oni faras la falskelonian supon."

"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, " aŭdis pri ĝi."

"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion."

En la momento kiam ŝi ekiris kun la Damo, ŝi aŭdis la Reĝon diranta (per tre mallaŭta voĉo) al la tuta ĉeestantaro: "Oni vin pardonasĉiujn."

"Jen tre bona afero," ŝi pensis. "Do, malgraŭ ĉio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektiviĝos. Mi tre, tre ĝojas pri tio."

Baldaŭ ili alvenis al Grifo kuŝanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustraĵon.)

"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku ĉi tiun fraŭlinon al la Falsa Kelonio, por ke ŝi aŭskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio ŝi aldonis: "Mi mem devas iri returne por aranĝi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."

Kaj ŝi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.

La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis ĝis la Damo malaperis kaj tujtuj mokridis ŝin. "Jen bona ŝerco," li diris, duone al si, duone al Alicio.

"Ho, ĝin diru al mi, mi petas," Alicio diris.

"Nu, la ŝerco estas ŝi mem," diris la Grifo. "Ĉio tio pri la ekzekutoj estas nur ŝia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidiĝu!"

"Tie ĉi ĉiu ja ordonas rapidiĝi," pensis Alicio, dum ŝi malrapide sekvas ĝin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom ĉirkaŭordonis min, neniam!"

Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimiĝis, Alicio povis aŭdi, ke li ĝemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Ŝi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo:

"Kiaspeca estas lia doloro?"

Sed la Grifo respondis per preskaŭ tiaj samaj vortoj, kiajn li ĵus uzis pri la Damo:

"Ĉio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.—Tamen, vi rapidiĝu."


←  23  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 23 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation