Ho, kion vi faris?” mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio.

Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizaĝon kaj profundigis la tonojn de lia impeta voĉo dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:

"Mi duonmortigis lin tiam kaj ĉi-nokte mi finplenumos la taskon."

Jes, jes, sed daŭrigu nun. Kio okazis poste?”

Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhaŭtulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado.

"Ili vipbatis min ĝis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontiĝo vi s'pozis min blankulo. Rigardu ĉi-tien!"

Kun subita tordiĝo li apartigis sian ĉemizon ŝirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj ŝultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malĝojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:

"Tio 'stas ĉio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis ŝin nek n'niam revidos ŝin en la nuna mondo. Eble n' en la venonta."

"Sed, Roberto, kial vi supozas ke ŝi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontraŭdiros sian malfeliĉan diraĵon kiam lia menso resaniĝos. Ne senesperiĝu. Ankoraŭ ne rezignu."

"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Ŝi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al ŝia k'raktero. Mi diris al ŝi k' ŝi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj ĉiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis ĝusta! Ne, nome de Dio, ĝusta ne 'stis!"

Dum la memoraĵo pri tiu malĝoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, stariĝis eksalte la diablo kaŭranta en la sango de ĉiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorĝon kaj, rigardante la blankan vizaĝon antaŭ si, murmuris mallaŭte interdente:

"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en ĉio tio. Ni ne 'stas ankoraŭ egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Boĉjo. Kie 'stas Lucino?"

Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallaŭta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraŭ vivas. Stranga silento plenigis la ĉambron dum la pli aĝa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la ŝtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis sufiĉe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Ĉar ĉiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso ĝin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuraĝon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaŭ ol la horo tro malfruus. Sed almenaŭ unu armilon mi disponis — langon — ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon ĝin uzi. Kion mi diris nur la Ĉielo scias — sed certe la Ĉielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara anĝelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia aŭskultanto kaj mildigi lian koron. Ĉar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino daŭre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.

Li aŭskultis kun la minaca mieno de homo ĉe kiu provizore regas bruta instinkto — mieno kiu malnobligas la vizaĝon de la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro — malriĉa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn ĝojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolĉa, kvankam akra, mordaĵo nomiĝanta venĝo? Kiom da blankuloj, ĝuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Ĉu mi devintus lin riproĉi pri homa angoro, pri homa saŭdado al kompenso, ununuraĵoj nun restantaj al li el la ruinaĵoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Ĉielo? Ĉu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetiĝo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktulecaOnklo Toĉjokaj la nigra ombro de sklaveco ŝajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Ĉu mi devintus lin averti pri punoj kaj juĝoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam ĉiun leĝon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejoŝtono? Ĉu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memoraĵojn povantajn ilin nun favori patro frato antaŭe staplis en lia koro? Ne. Ĉiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montriĝintus ege pli ol senutilaj se mi estintus sufiĉe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun ĉagrenitan animon el la labirinto en kiu ĝi palpiradis kaj preskaŭ terenfalis. Kiam mi paŭzis, senspire, Roberto turniĝis al mi, demandante, kvazaŭ homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Ĉiopovo:


←  6  →


    

“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .

Page 6 of 10. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation