"Ĉu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon daŭre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"
"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos ŝin tie-ĉi aŭ en tiu bela post-tie-ĉi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo."
Li forigis la manon de sur la gorĝo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizaĝo ĝis la pretera vintra ĉielo, kvazaŭ serĉante tiun benitan landon, pli feliĉan eĉ ol la feliĉa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaŭ la tagiĝo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin senĝojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta ĝin vidi, li ŝancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversiĝis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu ĝi preskaŭ perdiĝis.
"Mi aŭskultis vin, Roberto. Aŭskultu min nun kaj aŭdu tion kion mi diras, ĉar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde ĉi tie, disde la tento de ĉi tiu loko kaj la malĝojaj pensadoj kiuj ĝin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas ĉar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj ĉi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masaĉuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo — jes, kaj feliĉa homo. Ĉar kiam la kapitano resaniĝos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos ĉielon kaj teron por ŝin trovi kaj ŝin revenegi al vi. Ĉu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?"
Malrapide, ege malrapide estiĝis la respondo, ĉar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasiĝis en unu horo.
“Jes, S'jorino, mi bo'volas.”
"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraŭ evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino."
Ni danku Ĉielon pro la senmorteco de la amo! ĉar kiam ĉiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de ĉi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro ĝis kie virina mano povus ĝin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la ŝlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste ĝis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian ĉambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaŭ lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malŝlosis la mian, suprenŝovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj ĝis nova tagiĝo ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno leviĝis tiel ĝoje kvazaŭ ĝi brilus nur por feliĉaj hejmoj, la kuracisto iris ĉe Roberto. Dum unu horo mi aŭdis la murmuradon de iliaj voĉoj. Unu fojon mi subaŭdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaŭ en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaŭ animon. Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, paŭzante por sciigi al mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldaŭ sed ne antaŭ ol ni denove renkontiĝos.
Ili ne plu vidiĝis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan deĵorejon. Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis ĉar pensadoj pri la kompatinda Lucino ŝancelis mian koron kaj baldaŭ mi staris denove ĉepostene, esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste forŝtelis. Ĵus kiam la nokto sin anoncis aŭdiĝis frapetsono kaj, malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, laŭvorte "vestitan kaj en ĝusta mensostato". La kuracisto jam anstataŭis la ĉifonan kompleton per netaj vestaĵoj kaj postrestis de tiu ŝtorma nokto nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpaŝis la sojlon, ne prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la voĉo:
“Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta.”
Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.
"Ĝis la revido, Roberto! Restu kuraĝkora kaj kiam mi hejmenrevenos al Masaĉuseco, ni renkontiĝos en pli ĝoja loko ol ĉi tiu. Ĉu vi tute pretas, ĉu vi bone komfortas por via vojaĝo?"
“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .
Source: Project Gutenberg
The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.
The translation license is uncertain.