"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro ĉion aranĝis. Mi 'stas forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej f'liĉa ĝis kiam mi trovos..."
Li paŭzis, tiam daŭre parolis, enrigardetante la ĉambron:
"Mi f'liĉas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'daŭras devi konfesi tamen ke mi n' ĉesas lin malamegi."
Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaŭ mi. Ĉar tiuj eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektiĝi en ununokta tempodaŭro. Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturiĝi kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de ĝi, sur kies malhela kovraĵo brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la monon en sian poŝon kun dankema murmurado, la libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:
“Mianbebon mi n'niam vidis, S'jorino.”
Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj por vidi, mi sentis liptuŝadon kontraŭ miajn manojn, aŭdis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris.
Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo interŝanĝiĝis kaj ke kiu ajn estis la koncerna interŝanĝito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marĉandaĵon. Sed longe antaŭ ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, ĉar tujege kiam mia malsanulo reakiris sufiĉan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen ĉirkaŭparolado:
“Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?”
Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aŭ malsincera, li tuj respondis:
“Mortinta, Fraŭlino Dano.”
“Kaj ŝi sin mortigis kiam vi vendis Boĉjon, ĉu?”
“Kiel diablonome vi eksciis tion?” li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentiĝis kaj diris nenion pluan.
Kompreneble, mi sendis la novaĵon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo — atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskaŭ rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novaĵon kaj baldaŭ revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi juĝis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo.
"M'opiniis ke mi n' plu vidos ŝin. Mi ĝojas ekscii ke ŝi n' plu spertas ĝenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi ĝis ke mi mortos, kio baldaŭ okazu, m' esperu."
Ses monatojn poste lia espero realiĝis kaj li plenumis sian promeson.
Ĉiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankoraŭ laciĝu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmanĝa tago kaj marŝado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la ĉielo jam noktiĝis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuraĝajn ĉefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por “Dio kaj Provincestro Andreo”—kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome ĝin eliris perdinte preskaŭ duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aŭ vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antaŭaj epokoj, ĉirkaŭatan de sia korpogardistaro, lojala ĝis la morto. Certe, la insulto fariĝas honoro kaj la larĝa tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco ĝin konsekranta antaŭ nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra siaj larmoj la ŝajne malfeliĉan perdon aliiĝintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljuĝiĝis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi."
La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektiviĝis; ĉar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antaŭjuĝo nun moderiĝas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antaŭ multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj aŭdi, venkas multajn korojn antaŭe malvolintaj kredi.
Kiam alvenis la novaĵo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli feliĉa ol mi pro la devo ĉesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhaŭta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentiĝo, dum mi surmetis mian grandan antaŭtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestiĝus por la matena ellitiĝo de la Prezidento, mi komencis deĵori ĉe Malsanulejo Numero Dek ĉe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, ĉar nur malhelaj vizaĝoj suprenrigardis min ekde siaj litaĉoj sternitaj tiel dense laŭ la planko kaj mankis al mi la akra akĉento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolĉatonaj voĉoj ĝoje intervokantaj unu la alian aŭ respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, ĝis kiam mortos la lasta Sudulo,“ aŭ ”Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti."
“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .
Source: Project Gutenberg
The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.
The translation license is uncertain.