Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenaŭ tri, iompostiome, lavante, manĝigante, vindante laŭ la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kuŝis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen tiam mi dubis, tiel aĉe li ŝanĝiĝintis, ĝis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: “Roberto Dano”. Tio kaj trankviligis kaj afekciis min ĉar, memorante ke antaŭe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn interŝanĝe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed laŭŝajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo kuŝanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris:

Ŝajnas ke vi konas lin, ĉu ne, S'jorino?”

Vi pravas. Ĉu konas lin vi?”

Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino.”

Kial vi diras 'eblis', kvazaŭ li jam mortis kaj forpasis?”

"Mi s'pozas ĉar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laŭ l' kuracisto. Li n' suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortiĝas ĉiun momenton. Mi jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaŭ finforirinta."

Vidiĝis en la vizaĝo de la knabo tiom da malĝojo kaj kareco ke mi memoris ion kaj demandis kun duobligita interesiĝo:

"Ĉu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri knabo kiu preskaŭ perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado."

Mi kuraĝas supozi ke la junulo ruĝiĝis, same kiel farintus iu ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi aŭdis lian kontentan ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako ĝis la pala kontraŭflanka figuro.

"Laŭ Ĉ'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj ĉiam nin apogas unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke daŭre torturu lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskiĝis en Bostono."

La parolinto pravis ĉar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli ĝuste estus lin kompari al la pika fanto. Sed la malhelhaŭta civitano rigardis la blankhaŭtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam tiel ofte mi vidis sur la vizaĝoj de niaj plej saĝaj homoj kiam ajn anonciĝis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni ĝin tratranĉu pacience ĝin malimpliku.

"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Ĉar se li maldormus, li estas tro debila por paroli."

"Mi n'niam vidis lin ĝis m' aliĝis al l' regimento kaj laŭŝajne n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informaĵoj. Li 'stis speco de buŝfermulo kaj ŝajnis interesiĝi pri n'nio krom ataki la Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaŭ ni ĉiuj. Mi scias k' li ĉagreniĝis ĝis nia survojiĝo kaj kiam ni atakis malnovaĉan Vagneron li batalis diablovigle."

"Ĉu vi estis kun li kiam li vundiĝis? Kiel la afero okazis?"

"Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Ĉar ŝajnis k' li konas la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuraĝas pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l' alian. Ĉar kiam ili alkroĉiĝis kune, l' ulo ekkriis: “Boĉjo!” Kaj Dano respondis ekkrie: “Mast'o Nedo!” Tiam ili kune ekluktis."

Mi sidiĝis subite ĉar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis aŭdi la sekvontan raporton.

"Vi vidu, kiam la Kolonelo — nia Ĉ'ela S'joro konservu lin kaj lin rev'nigu al ni!—ankoraŭ ne certas, vi scias, S'jorino, kvankam 'stas jam antaŭ du tagoj k' ni lin perdis — nu, kiam la Kolonelo kriegis 'Antaŭenhastu, 'naboj, hastu antaŭen!', Dano forrapidegas kvazaŭ li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosaĵon kaj surgrimpas la muron. Ho! ĉu ĉi tio ne 'stis hastegaĵo?" Kaj la knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovaĝa kriego, kvazaŭ la nura memoraĵo pri tiu vigliga momento lin denove superverŝus en eka ventego de nebridebla ekscitiĝo.

Ĉu vi sentis timon?” mi diris, starigante la demandon kiun virinoj ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaŭ ĉiam ili ricevas.


←  9  →


    

“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .

Page 9 of 10. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation