“Finfine ŝajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj plezuro ĉar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti pli feliĉa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn, rakontante ĉion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej belan estontecon. Kiam ni laciĝis ni sidiĝis kaj manĝis ĉar li havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis kaj neniam antaŭe manĝaĵo havis tiel bonan guston.
“Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj mi eksciis ke li neniam aŭdis pri mia patro, kio ege min ĝojigis. Mi volas diri ke li jam aŭdis pri la milionulo sed neniam aŭdis lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel feliĉa — ho! pli feliĉa ol vi povas imagi.
“Iom post iom la vespermanĝhoro alproksimiĝis kaj mi kondukis lin al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj kriis:
“‘Kiom bonega! Ĉu apartenas al via patrotio?’
“Aŭdi tiun voĉtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min ekdolorigetis, sed baldaŭ la sento forpasis ĉar mi tiom amis lin kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentiĝis pri li kaj oni invitis multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la ĉifonlampojn kaj kiam ĉio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis ĝojan bankedon por festi mian fianĉiniĝon.
“Kiam la bankedo finiĝis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj li ne rezistis al la tento elmontri siajn riĉecojn kaj vidigi al Kalulo kian bonŝancon tiu atingis hazardavoje — kaj ĉefkiale, kompreneble, li deziris ĝui la mirego de la kompatindulo. Mi povintus ekplori — sed tiaĵo ne sukcesintus malpersvadi mian patron, tial mi diris nenion sed daŭre sidadis kaj suferis.
“Mia patro aliris rektalinie la kaŝejon, en la plena vidkampo de ĉiuj, kaj eligis la fiŝhokojn kaj revenportis ilin kaj svingĵetis ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksaĵo sur la provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.
“Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon. Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surpriziĝo kaj scivoli kiel ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn riĉecojn. Tiam baldaŭ li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:
“‘Tial, estasvikiu estas la renoma milionulo!’
“Mia patro kaj ĉiuj ceteraj ĉeestantoj kvazaŭ eksplodis per kriegoj de feliĉa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron senzorge same kiel ĝi estus nura rubaĵo havanta nenian valoron kaj ĝin revenportis al ties kaŝloko, la surprizo de Kalulo estis studindaĵo. Li diris:
“‘Ĉu eblas ke vi staplas tiaĵojn sen ilin kompti?’
“Mia patro eligis orgojlan ĉevalridegon kaj diris:
“‘Nu, verdire, oni konscias kevineniam estis riĉa pro tio ke tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fiŝhokoj.’
“Kalulo konfuziĝis kaj klinis la kapon, tamen diris:
“‘Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris eĉ la pikilon de unu el tiaj multkostaĵoj kaj neniam antaŭe vidis viron tiel riĉan je ili ke valoris la penon nombri lian provizon ĉar ĝis nun la plej riĉa viro kiun mi konis disponis nur tri.’
“Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Ĉu ilin nombri? Ho, ĉiun tagon li nombris ilin.
“Mi renkontis mian karulon kaj konatiĝis kun li je tagiĝo kaj lin kondukis ĉe mi je noktiĝo nur tri horojn poste — ĉar en tiu tempo la tagoj malplilongiĝis anticipe al la sesmonatdaŭra nokto. Ni festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin situigis dise laŭ la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaŭ ĉiuj krom mi perdiĝis en sonĝado. Mi estis tro feliĉa, tro ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kuŝis senbrue dum longa, longa tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutiĝis en la malhelo pleniganta la foran ekstremaĵon de la domo. Mi ne scipovis distingi kiu ĝi estis, nek ĉu ĝi estis viro aŭ virino. Baldaŭ la formo, aŭ eble alia formo, preterpasis irante en la kontraŭa direkto. Mi scivolis kion signifas ĉio tio sed scivoli malutilis. Kaj scivolante, mi ekdormis.
“Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekiĝis kaj aŭdis mian patron diri en terura voĉo: ‘Laŭ la granda Neĝo-Dio, mankas fiŝhoko!’ Io diris al mi ke tio aŭguras malĝojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmiĝis. Mia antaŭsento konfirmiĝis en la same instanto. Mia patro kriegis: ‘Vekiĝu ĉiuj kaj ekkaptu la fremdulon!’ Tiam aŭdiĝis ekbruo de kriegoj kaj sakraĵoj el ĉiuj flankoj kaj vidiĝis freneza hastado de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin aliru. Mi lanĉis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj ploregis pro malĝojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu amatigis lin de mi eĉ pli ol iam ajn kaj fierigis kaj feliĉigis min, benitan per la ŝanco suferi kun li kaj por li. Mi aŭdis mian patron ordoni ke la pliaĝuloj de la tribo kunveniĝu cele al juĝi mian Kalulon por lia vivo.
“The Eskimau Maiden’s Romance” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .
Source: Project Gutenberg
The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.
The translation license is uncertain.