“‘Kio?’ mi diris. ‘Ĉu antaŭ ol serĉi la perditan hokon?’

“‘Ĉu perditan hokon?’ ĉiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis moke: ‘Retiriĝu, ĉiuj, kaj dece ekserioziĝu. Ŝi deziras serĉi tiunperditanhokon. Ho, sendube ŝi malkovros ĝin.’ Post kio ĉiuj ekridis denove.

Mi ne perturbiĝis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi diris:

“‘En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico. Atendu kaj konsciu.’

Mi alprenis ĉifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeraĉaĵon en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian serĉadon kun tiom da memfido ke miaj tribanoj serioziĝis, ekante suspekti esti eble tro hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de ĉi tiu serĉado. Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortiĝi kaj ĉirkaŭ mi rekomenciĝis la kunmokado kiu daŭre plilaŭtiĝis kaj plicertiĝis ĝis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da kruda ridado.

Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo kaj ĉirkaŭbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:

“‘Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin atendantan estontecon.’

Li respondis:

“‘Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas senkulpa. Trankviliĝu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho, vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!’

“‘Nun, tial, alvenu la pliaĝuloj!’ Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi aŭdis ekstere alproksimiĝantan sonadon de knaranta neĝo kaj tiam vizion pri kliniĝantaj formoj enirantaj laŭvice traporde — la pliaĝuloj.

Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antaŭporde kaj ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. ‘Ĉu familianoj ŝtelprenus proprajn havaĵojn?’

Li paŭzis. La pliaĝuloj sidis senparole dum multaj minutoj. Finfine unu post la alia ĉiu diris al sia najbaro, ‘Ĉi tio aŭguras malbone por la fremdulo.’ Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia patro sidiĝis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!

La tribunalestro demandis:

“‘Ĉu ĉeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?’

Mi stariĝis kaj diris:

“‘Kiallivolintus ŝtelpreni tiun hokon, iun ajn ceteran ĉiujn el ili? Post plua tago li fariĝintus heredonto de la tuta aro!’

Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la multaj spiradoj leviĝis ĉirkaŭ mi kiel nebulo. Finfine unu post la alia la pliaĝuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: ‘La eldiraĵo de la knabino havas forton!’ Ho, kiel korkomfortigaj estis tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidiĝis.

“‘Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li ŝi. Se ne, tiu restu de nun antaŭen en silento,’ diris la tribunalestro.

Mia patro stariĝis kaj diris:

“‘En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la direkto al la trezorejo, kaj baldaŭ revenis. Mi nun opinias ke estis la fremdulo.’

Ho, mi estis svenonta! Ĝis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto. la alkroĉo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus ĝin eltrenegi el mia koro.

La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:

“‘Parolu!’

Kalulo hezitis, tiam respondis:

“‘Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj. Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton kaj ĝin dronigi en senkulpa ĝojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi faligis unu sed mi ŝtelprenis ne unu.’

Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke ĉio finiĝis. Sur ĉiu vizaĝo hieroglifiĝis la vortoj: ‘Konfeso ĝi estas! kaj bagatela, lama, malsolida.’

Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaŭ mi aŭdis la solenajn vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj ĉiu vorto, kiam ĝi alvenis, estis tranĉilo en mia koro:

“‘Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita aljuĝado per akvo.’

Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia landojuĝadon per akvo’. Ĝi alvenis, antaŭ generacioj, el iu fora lando situanta neniu scias kie. Antaŭ tio niaj patroj utiligis aŭguradon kaj aliajn malcertajn juĝrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj kompatindaj estaĵoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo de juĝado per akvo kiu estas eltrovaĵo de homoj pli saĝaj ol ni kompatindaj sensciaj sovaĝuloj. Pere de ĝi la senkulpuloj montriĝas senkulpaj sendube, sendispute, ĉar ili dronas. Kaj la kulpuloj montriĝas kulpaj kun la sama certeco ĉar ili ne dronas. Mia koro rompiĝis en mia brusto, ĉar mi diris, ‘Li estas senkulpa, kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.’


←  6  →


    

“The Eskimau Maiden’s Romance” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 6 of 7. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation