"Nun, Watson," diris Holmes, dum alta kariolo ekkuris tramallume, elĵetante du orajn tunelojn de flava lumo el la flanklanternoj. "Vi venos kun mi, ĉu ne?"
"Se mi povos utili."
"Fidinda kamarado ĉiam utilas; kaj kronikisto ankoraŭ pli. Mia ĉambro en La Cedroj estas du-lita."
"La Cedroj?"
"Jes; la domo de S-ro St. Clair. Mi loĝas tie dum mi kondukas la esploron."
"Kie ĝi situas?"
"Apud Lee, en Kent. Ni havas sepmejlan veturon antaŭ ni."
"Tamen mi estas tute en mallumo."
"Kompreneble vi estas. Vi scios pri ĝi poste. Ensaltu! Bone, John; ni ne bezonos vin. Jen duonkrona monero. Atendu min morgaŭ, ĉirkaŭ la dekunua. Liberigu la ĉevalon. Ĝis tiam!"
Li vipetis la ĉevalon kaj ni rapidis tra senfina serio de malgajaj, vakaj stratoj kiuj plilarĝiĝis iom post iom ĝis ni flugis trans larĝbalustradan ponton, sub kiu la malhelega rivero senforte fluadis. Antaŭ ni vastiĝis plua sovaĝejo farita el brikoj kaj mortero; kies silencon rompis nur la pezaj regulaj piedsonoj de policano aŭ la kantoj kaj kriegoj de malfrua aro da diboĉuloj. Malhelaj disaj nuboj senpove vagis traĉiele, kaj kelkaj steloj trembrilis malklare jen kaj jen videblaj tra la nubtruoj. Holmes silente direktis, kun la kapo klinita brusten, aspektante kiel viro perdita en pensado, dum mi sidis apud li, scivola pri tiu nova serĉo, serĉo kiu ŝajne elprovas liajn kapablojn tiel grave; kaj tamen mi timis interrompi lian pensofluon. Ni jam veturis kelkajn mejlojn kaj komencis atingi la limon de la beldoma antaŭurbo, kiam li sin skuis, ŝultrotiris, kaj ekbruligis sian pipon kvazaŭ viro ĵus konvinkita ke li agas plej boncele.
"Vi havas bonegan talenton por silento, Watson," diris li. "Tiel vi multvaloras al samvojulo. Mi ĝojas havi kunparolanton, ĉar miaj pensoj ne tre agrablas. Mi min demandis, kion mi diros al tiu kara, malgranda virino ĉi-nokte kiam ŝi renkontos min ĉeporde."
"Vi forgesas ke mi scias nenion."
"Mi havas apenaŭ tempon por klarigi al vi la faktojn antaŭ ol ni atingos Lee. Ŝajnas absurde simple, kaj tamen mi povas kapti nenion, kio helpus por antaŭeniri. Sendube estas multaj fadenoj, sed mi ne povas tuŝi ties ekstremaĵojn. Nun, mi precize, koncize pridiros la aferon al vi, Watson, por ke vi eble povu ekvidi fajreron kie ĉio mallumas por mi."
"Nu, bonvolu."
"Antaŭ kelkaj jaroj-en majo de 1884 precize-iris al Lee sinjoro, nomita Neville St. Clair, kiu laŭŝajne havis multe da mono. Li luis domegon, beligis la terpecon, kaj ĝenerale vivis bonmaniere. Laŭgrade li amikiĝis en la najbaraĵo, kaj en 1887 li edziĝis al la filino de loka bierfaristo; ili nun havas du infanojn. Li havis nenian okupon, sed interesiĝante pri kelkaj kompanioj, li kutime iris urben matene, revenante ĉiunokte per la vagonaro de la Cannon-strato 5:14. S-ro St. Clair nun estas 37-jara, kondutas modere, estas bona edzo, tre amema patro, viro populara kun ĉiu konato. Mi povas aldoni ke liaj tutaj ŝuldoj ĉi-momente, laŭ ĉio kion ni povis eltrovi, sumiĝas al 88 pundoj kaj 10 ŝilingoj, dum li havas krediton de 220 pundoj ĉe la Banko Capital and Counties. Do estas nenia kialo por pensi ke monaj malfacilaĵoj pezis sur lia menso.
"Lastan lundon S-ro Neville St. Clair alurbis iom plu frue ol kutime, rimarkante antaŭ ol foriri ke li havas du gravajn komisiojn por fari, kaj ke li hejmportos por sia knabeto skatolon da ludbrikoj. Nu, okazis nur hazarde, ke lia edzino ricevis telegramon samlunde, mallonge post lia foriro, dirantan ke malgranda multvalora paketo, kiun ŝi atendis, restis por ŝi ĉe la oficejo de la Kompanio Aberdeen Shipping. Nu, se vi bone konas Londonon, vi scias ke tiu kompania oficejo situas en Fresno-strato, kiu disiĝas de Upper-Swandam-strateto, kie vi ĉi-nokte trovis min. S-ino St. Clair tagmanĝis, alurbis, iom butikumis, iris al la kompania oficejo, ricevis sian paketon, kaj troviĝis precize je la 4:35 piediranta tra la Swandam-strateto, reirante al la stacio. Ĉu vi sekvas min ĝis nun?"
"Tre klaras."
"Se vi memoras, ege varmis lundon, kaj S-ino St. Clair marŝis malrapide, rigardante ĉirkaŭen kun la espero ekvidi fiakron, ĉar al ŝi la kvartalo tute ne plaĉis. Dum ŝi tiel marŝis sur la Swandam-strateto, ŝi subite aŭdis ekkrion, kaj sentis sin glaciiĝi vidante sian edzon kiu rigardis ŝin kaj, ŝajnis al ŝi, gestalvokis el dua-etaĝa fenestro. La fenestro estis malfermita, kaj ŝi klare vidis lian vizaĝon, kiun ŝi priskribis kiel agitata. Al ŝi li freneze mansvingis, kaj tuj malaperis for de la fenestro tiel subite ke ŝajnis al ŝi ke iu nerezistebla forto fortiris lin el malantaŭe. Aparta unika punkto frapis ŝiajn lertajn inajn okulojn: kvankam li surhavis malhelan jakon similan al tiu kun kiu li ekiris urben, nun videblis nek kolumo nek kravato.
“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .
Source: Sylvan Zaft's homepage
Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 93 years or less.
The translation license is uncertain.