"Li estas kriplulo pro tio, ke li lamas; sed krome li aspektas kiel forta bonnutrata viro. Certe via kuracista sperto dirus al vi, Watson, ke malforteco en unu membro ofte estas kompensata per aparta forto alie."

"Bonvolu rakonti plu."

"S-ino St. Clair svenis vidante la sangon ĉefenestran, kaj polististoj eskortis ŝin hejmen en fiakro, ĉar ŝia ĉeesto ne povus helpi la esplorojn. Inspektisto Barton, kiu direktis la enketon, tre zorge ekzamenis la ejon sen trovi ion ajn kio lumigus la problemon. Estis erare ne tuj aresti Boone, kaj oni lasis al li kelkajn minutojn dum kiuj li povis komuniki ion al sia amiko, la hindo, sed tiu fuŝo baldaŭ estis riparita: oni ekkaptis kaj traserĉis lin, bedaŭrinde sen trovi ion ajn kio povus kulpigi lin. Estis, verdire, kelkaj sangmakuloj sur lia dekstra ĉemizmaniko, sed li montris sian ringfingron, kiu tranĉiĝis apud la ungo, kaj li klarigis ke la sango venis de tie, aldonante ke li nelonge antaŭe estis ĉe la fenestro, kaj ke la makuloj tie kiujn oni jam observis, sendube samdevenis. Li energie neis ke li iel vidis S ron Neville St. Clair kaj ĵuris ke la enesto de la vestoj en lia ĉambro estis tiom mistera por li kiom por la polico. Rilate al la aserto de S-ino St. Clair ke ŝi vere vidis sian edzon ĉefenestre, li deklaris ke ŝi devis esti freneza sonĝanta. Oni forportis lin, laŭte protestantan, al la policejo, dum la inspektisto restis ĉeloke, esperante ke la forfluanta tajdo povos montri iun freŝan rivelaĵon.

"Kaj ĝi tion faris, kvankam ili ne trovis sur la kotbordo tion kion ili timis trovi. La jakon de Neville St. Clair la tajdo malkovris retroirante, kaj ne s-on Neville St. Clair mem. Kaj kion, viaopinie, ili trovis en la poŝoj?"

"Mi ne povas imagi."

"Ne, mi opinias ke vi ne povus diveni. Ĉiu poŝo plenplenis je pencoj kaj duonpencoj-421 pencoj kaj 270 duonpencoj. Ni ne miru ke la tajdo ne forportis ĝin. Tamen homkorpo estas alia afero. Furioza kirlofluo formiĝas inter la kajo kaj la domo. Verŝajne ke la pezigita jako restis, dum la senvesta korpo forsuĉiĝis riveren."

"Sed mi komprenas ke oni trovis ĉiujn aliajn vestojn en la ĉambro. Ĉu la korpo portis nur jakon?"

"Ne, sinjor', sed oni povus doni pri la faktoj jenan verŝajnan klarigon. Supozu ke tiu viro Boone jam puŝis Neville St. Clair tra la fenestro; neniu homa okulo povus vidi la faron. Kion li farus poste? Kompreneble la ideo frapus lin ke li devus seniĝi de la kulpigaj vestoj. Do li prenus la jakon kaj, traĵetonte ĝin, ekkomprenus ke ĝi surakvos anstataŭ subiĝi. Mankas al li tempo, ĉar li jam de sube aŭdis la baraktadon kiam la edzino klopodis traŝovi sin supren, kaj eble li jam aŭdis de sia hinda kunulo ke la policistoj rapide alkuras. Gravas ke li ne perdu momenton. Li rapidas al kaŝejo kie li amasis la fruktojn de sia almozado, kaj li plenpoŝigas ĉiujn monerojn kiujn li povas por neprigi ke la jako subiĝos. Li traĵetas ĝin, kaj pretas fari same al la aliaj vestoj kiam li aŭdas iun rapide alsupri, kaj li nur havas sufiĉe da tempo por fermi la fenestron antaŭ ol aperas la policistoj."

"Eblas."

"Nu, ni prenos tion kiel pensobazan hipotezon manke de pli bona. Kiel mi jam diris, oni arestis Boone kaj forportis lin policejen, sed oni ne povis montri ion ajn kontraŭ li. Dum jaroj oni konis lin kiel profesian almozulon, sed lia vivo ŝajnis tre kvieta kaj senkulpa. Tiel statas la afero, kaj ĉiuj demandoj kiujn oni devas solvi-kial Neville St. Clair estis en la opiejo, kio okazis al li tiuloke, kie li nun estas, kaj kiel Hugh Boone implikiĝas en lia malapero-restas same distancaj je solvo kiel iam ajn. Mi konfesas ke mi ne povas rememori el mia tuta sperto kazon kiu unuavide ŝajnis tiel simpla sed kiu prezentis tiom da malfacilaĵoj."

Dum Sherlock Holmes detalis tiun unikan serion da eventoj, ni rapidis tra la rando de la urbego ĝis la lastajn disajn domojn ni lasis malantaŭ ni, kaj ni antaŭen klakiris kie kamparaj heĝoj ambaŭflankas. Tuj post kiam li finis, tamen, ni veturis tra du disaj vilaĝoj kie malmultaj lumoj ankoraŭ briletis elfenestre.

"Ni estas ĉe la rando de Lee," diris mia kuniranto. "Ni jam tuŝis tri graflandojn anglajn en nia mallonga veturo: ni ekis en Middlesex, trairis angulon de Surrey, kaj jen finas en Kent. Ĉu vi vidas tiun lumon inter la arboj? Estas La Cedroj, kaj apud tiu lampo sidas virino kies maltrankvilaj oreloj jam sendube kaptis la huftintadon de niaj ĉevaloj."

"Sed kial vi ne kondukas la enketon el Baker-strato?" mi demandis.

"Ĉar multaj esploroj farendas ĉi tie. S ino St. Clair plej bonkore metis du ĉambrojn je mia dispono, kaj vi povas esti certa ke ŝi nepre bonvenigos mian amikon kaj kunlaboranton. Mi malplezure renkontos ŝin, Watson, dum mankas al mi novaĵoj pri ŝia edzo. Jen ni estas. Haltu, vi, haltu!"


←  5  →


    

“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .

Page 5 of 19. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 93 years or less.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation