NI ĴUS HALTIS ANTAŬ GRANDA DOMO kiu staris en propra terpeco. Stal-knabo elkuris al la ĉevalkapo, kaj elsaltante mi sekvis Holmes sur la malgranda kurba gruzvojeto kiu iris domen. Kiam ni proksimiĝis, ekmalfermiĝis la pordo, kaj malgranda blonda virino staris en la pordejo, vestita per iu pala silkmuslino, kun iometo da lanuga rozkolora ornamaĵo ĉe la kolo kaj manradikoj. Ŝi staris kun la figuro konturita kontraŭ la lumfluo, kun unu mano ĉeporde, la alia avide duonlevita, la korpo iomete kurbiga, la kapo kaj vizaĝo elstaraj; kun avidaj okuloj kaj disaj lipoj, ŝi estis staranta demando.

"Nu!" ŝi ekkriis, "nu?" Kaj tiam, vidante ke estis du el ni, ŝi elmetis esperkrion kiu etiĝis ĝemen kiam ŝi vidis mian kunvenanton kapnei kaj ŝultrolevi.

"Ĉu nenia bona novaĵo?"

"Nenio."

"Ĉu nenio malbona?"

"Ne."

"Dank' al Dio pro tio. Sed eniru. Vi devas esti lacaj, ĉar vi travivis longan tagon."

"Mi prezentu mian amikon, D-ron Watson. Li ege utilis al mi en pluraj miaj kazoj, kaj bonŝancas ke mi povis igi lin veni kaj kunesplori."

"Mi tre kontentas renkonti vin," diris ŝi premante varme mian manon. "Mi certas ke vi pardonos pri io ajn kio mankos al vi en niaj aranĝoj, kiam vi pripensos la baton kiu tiel subite trafis nin."

"Mia kara sinjorino," diris mi, "mi estas armea veterano, kaj se mi tio ne estus, mi tre bone povas vidi ke ne necesas ia ajn pardonpeto. Se mi iel estos helppova, ĉu al vi, ĉu al mia amiko ĉi tie, mi ja estos kontenta."

"Nun, S-ro Sherlock Holmes," diris la sinjorino kiam ni eniris la bone lumigitan manĝoĉambron sur kies tablo troviĝis malvarma vespermanĝo, "mi volus meti al vi unu du malkaŝajn demandojn, al kiuj mi petas malkaŝan respondon."

"Certe, sinjorino."

"Ne zorgu pri miaj sentoj. Mi estas nek histeria nek svenema. Mi simple deziras aŭdi vian veran, veran opinion."

"Pri kiu punkto?"

"En la korprofundo, ĉu vi opinias ke Neville vivas?"

Sherlock Holmes ŝajnis embarasiĝi pro la demando. "Malkaŝe, nun!" ŝi rediris, starante sur la tapiŝeto kaj akre rigardante malsupren al li dum li klinsidis sur korbo-seĝo.

"Malkaŝe do, sinjorino, mi ne tion opinias."

"Ĉu vi opinias ke li mortis?"

"Jes."

"Ĉu murdita?"

"Ne tion mi diras. Eble."

"Kaj je kiu tago li trafis sian morton?"

"Je lundo."

"Do eble, S-ro Holmes, vi bonvolus klarigi kiel eblas ke mi ricevis leteron de li hodiaŭ."

Sherlock Holmes eksaltis de la seĝo kiel galvanizita.

"Kion?" li muĝis.

"Jes, hodiaŭ." Ŝi staris ridetante, levante folieton en la aero.

"Ĉu mi rajtas vidi?"

"Certe."

Li avide ekkaptis ĝin, kaj surtable glatigante ĝin, li proksimigis la lampon al si kaj ekzamenis la leteron plej atente. Ankaŭ mi, ekstarinte de sur mia seĝo, okulis super liaj ŝultroj. La koverto estis tre kruda kaj stampita per Gravesend-poŝtstampo kaj la dato de tiu sama tago, , pli ĝuste de la antaŭtago tial, ke noktomezo pasis jam delonge.

"Kruda skribo," murmuris Holmes. "Certe, sinjorino, tio ne estas la skribo de via edzo."

"Ne, sed la enhavo estas."

"Mi ekvidas ke kiu ajn adresis la koverton devis iri demandi pri la adreso."

"Kiel vi povas ekscii tion?

"La nomo, vi vidas, estas en perfekte nigra inko kiu sekiĝis. La cetero havas grizecan koloron, kiu montras ke oni uzis sorbpaperon. Se oni samtempe skribus ĉion kaj poste sorbigus, nigregus nenio. Tiu viro skribis la nomon, kaj poste paŭzis antaŭ ol li skribis la adreson, kio nur povas signifi ke li ne bone konis ĝin. Tio estas evidente bagatelo, sed nenio tiel gravas kiel bagateloj. Ni nun vidu la leteron. Ho! Estis objekto ĉi tie!"

"Jes, estis ĉi tiu ringo. Lia sigelringo."

"Kaj vi certas ke tio estas en la skribstilo de via edzo?"

"En unu el liaj skribmanieroj."

"Unu, kion…?"

"Lia skribado kiam li rapidis. Tre malsamas de lia kutima skribmaniero, kaj tamen mi bone konas ĝin."

"Kara, ne timu. Ĉio finiĝos bone. Estas erarego kies rebonigo postulos iom da tempo. Atendu pacience. - Neville.

"Skribita per krajono sur blanka paĝo de libro, oktava formato, neniu akvomarko. Hm! Poŝtita hodiaŭ en Gravesend de viro kun malpura dikfingro. Ho! Kaj la klapon leksigelis homo kiu, se mi ne eraras, antaŭe maĉis tabakon. Ĉu vi tute ne dubas ke tio estas la skribo de via edzo, sinjorino?"

"Neniel. Neville skribis tiujn vortojn."

"Kaj oni poŝtis ilin hodiaŭ en Gravesend. Nu, S-ino St. Clair, la nuboj maldikiĝas, kvankam mi ne kuraĝus diri ke la danĝero ĉesis."

"Sed li certe vivas, S-ro Holmes."

"Krom se tio estas lerta falsaĵo por misdirekti nin. La ringo, post ĉio, pruvas nenion. Oni povis forpreni ĝin de li."

"Ne, ne; tio estas, tio estas lia propra skribado."

"Tre bone. Tamen, eblas ke li skribis ĝin lundon kaj ke oni poŝtis ĝin nur hodiaŭ!"


←  6  →


    

“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .

Page 6 of 19. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 93 years or less.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation