"Eblas."
"Se tiel, multo povis okazi intertempe."
"Ho, ne senkuraĝigu min, S-ro Holmes. Mi scias ke ĉio estas en ordo ĉe li. Estas tiel akuta kunsento inter ni, ke mi scius se io ege malbona okazus al li. La saman tagon kiam mi laste vidis lin, li tranĉvundis sin en la dormoĉambro, kaj malgraŭ tio, ke mi estis en la manĝoĉambro, mi tuj rapidis supren kun la plej certa scio ke io okazis. Ĉu vi pensas ke mi povus respondi al tia bagatelo kaj ankoraŭ ne scii pri lia morto?"
"Nu, post ĉio, kion mi spertis, mi akceptas ke virina impreso povas valori pli ol la konkludo de analiza rezonanto. Kaj en tiu letero vi certe havas tre fortan ateston por subteni vian opinion. Tamen, se via edzo vivas kaj povas skribi leterojn, kial li restas for de vi?"
"Mi ne povas imagi. Tio estas neimagebla."
"Kaj lundon, ĉu li faris nenian rimarkon antaŭ ol foriri?"
"Ne."
"Kaj ĉu vin surprizis vidi lin en Swandam-strateto?"
"Ege."
"Ĉu la fenestro estis malfermita?"
Jes."
"Ĉu li do povis krii al vi?"
"Li povis."
"Ĉu li nur, kiel mi komprenas, elĵetis sensencan krion?"
"Jes."
"Ĉu ekkrion por helpo, viaopinie?"
"Jes. Li mansvingis."
"Sed tio povis esti krio pro surprizo. Ĉu konsterno pri via neatendata apero eble igis lin eklevi la manojn?"
"Eblas."
"Kaj ĉu vi pensis ke oni detiris lin?"
"Li malaperis tiom subite."
"Eble li malantaŭen saltis. Ĉu vi vidis neniun alian en la ĉambro?"
"Ne, sed tiu terura viro konfesis ke li estis tie, kaj la hindo estis ĉe la piedo de la ŝtuparo."
"Jes, ja. Ĉu via edzo, laŭ tio kion vi povis vidi, surhavis la kutimajn vestojn?"
"Jes, sed sen kolumo aŭ kravato. Mi klare vidis lian nudan gorĝon."
"Ĉu li iam ajn parolis pri Swandam-strateto?"
"Neniam."
"Ĉu li iam ajn montris signojn ke li prenis opion?"
"Neniam."
"Dankon, S-ino St. Clair. Tiuj estas la ĉefaj punktoj pri kiuj mi volis havi tute klaran ideon. Ni nun havu malgrandan noktmanĝon kaj poste enlitiĝu, ĉar ni eble havos tre plenan tagon morgaŭ."
Grandan kaj komfortan dulitan ĉambron ŝi disponigis al ni, kaj mi baldaŭ kuŝis inter la littukoj, ĉar mi lacegis post la aventurriĉa nokto. Sherlock Holmes estis tia viro, tamen, kiu senripoze pluiras tagojn, eĉ semajnon, kiam li havas enmense nesolvitan problemon, turnante ĝin, reordigante la faktojn, rigardante ĝin el ĉiu vidpunkto ĝis li aŭ ekkomprenas aŭ konvinkas sin ke la donitaĵoj nesufiĉas. Baldaŭ evidentis al mi ke li prepariĝas por tutnokta sidado. Li demetis sian jakon kaj veŝton, surmetis grandan bluan ĉambrorobon, kaj poste vagis tie kaj tie amasigante kapkusenojn de sia lito kaj kusenojn de la sofo kaj seĝoj. Kun tiuj li konstruis specon de orienta divano sur kiu li eksidis krurkruce, kun, antaŭ si, unco da forta marista tabako kaj skatolo da alumetoj. Per la malforta lamp-lumo mi vidis lin sidantan tie, kun malnova erika pipo inter la lipoj, la okuloj fiksitaj al la angulo de la plafono, la blua fumo volviĝanta supren, silentan, senmovan, kun la lumo sur liaj fortaj aglaj trajtoj. Tiel li sidis dum mi endormiĝis, kaj tiel li sidis kiam subita ekkrio vekis min, kaj mi konstatis ke la somera suno brilas en la apartamenton. La pipo plu estis inter la lipoj, la fumo plu volviĝis supren, kaj la ĉambron plenigis densa tabaka nebuleto, sed el la amaseto da forta marista tabako kiun mi vidis la antaŭan nokton restis plu nenio.
"Ĉu vi vekiĝis, Watson?" li demandis.
"Jes."
"Ĉu preta por matena veturo?"
"Certe."
"Do, vestu vin. Neniu movetas ĝis nun, sed mi scias kie la stalknabo dormas, kaj ni baldaŭ eksterigos la kariolon." Li gorĝridis al si kiam li parolis, liaj okuloj stelbrilis, kaj li ŝajnis malsama viro kompare kun la malgaja pensanto de la antaŭa nokto.
Dum mi vestis min mi ekrigardis mian poŝhorloĝon. Ne surprizis ke neniu movetis. Estis la kvara kaj dudekkvin. Mi apenaŭ finis kiam Holmes reiris kun la novaĵo ke la knabo nun jungas la ĉevalon.
"Mi volas provi etan teorion mian," li diris, surtirante la botojn. "Mi opinias, Watson, ke vi nun staras apud unu el la plej absolutaj stultuloj en Eŭropo. Mi meritas ke oni piedfrapu min de ĉi tie ĝis Charing Cross. Sed mi pensas ke mi nun posedas la ŝlosilon pri la kazo."
"Kaj kie ĝi estas?" mi demandis, ridetante.
"En la banĉambro," li respondis. "Ho, jes, mi ne ŝercas," li daŭrigis, vidante mian mienon de nekredo. "Mi ĵus estis tie, kaj mi elprenis ĝin, kaj mi havas ĝin en ĉi tiu Gladstone-valizo. Venu, mia knab', kaj ni vidu ĉu ĝi taŭgas por la seruro."
Ni iris malsupren kiel eble plej senbrue, kaj eksteren en la brila matena sunlumo. Sur la vojo staris niaj ĉevalo kaj kariolo kun la duonvestita stalknabo atendanta ĉe la kapo. Ni ambaŭ ensaltis kaj for ni rapidis sur la vojo Londonen. Malmultaj kamparaj ĉaroj moviĝis, portantaj legomojn al la urbego, sed la vicoj de domoj ambaŭflanke estis tiel silentaj kaj senvivaj kiel en sonĝa urbo.
“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .
Source: Sylvan Zaft's homepage
Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 93 years or less.
The translation license is uncertain.