"Estis kelkrilate unika kazo," diris Holmes, vipe igante la ĉevalon galopi. "Mi konfesas ke mi estis blinda kiel talpo, sed pli bone lerni saĝon malfrue ol neniam."

Enurbe la plej fruaj vekiĝantoj ĵus dormeme komencis elrigardi el siaj fenestroj dum ni veturis sur la stratoj de la Surrey-flanko. Irante sur la Waterloo-Bridge-vojo, ni transiris la riveron, kaj, rapidante supren sur Wellington-strato, dekstren iris kaj trovis nin en Bow-strato. La polico bone konis Sherlock Holmes, kaj la du policistoj ĉeporde salutis lin. Unu el tiuj tenis la kapon de la ĉevalo dum la alia enkondukis nin.

"Kiu deĵoras?" demandis Holmes.

"Inspektisto Bradstreet, sinjoro."

"Ho, Bradstreet, kiel vi fartas?" Alta dika oficisto jam venis rekte al ni tra la koridoro platŝtona, surhavante kepon kaj jakon kun pasamentaj butonoj. "Mi dezirus mallonge paroli kun vi, Bradstreet."

"Certe, S-ro Holmes. Enpaŝu mian oficejon ĉi tie."

Estis eta oficeja ĉambro simila al oficejo kun granda registrolibro sur la tablo, kaj telefono elstaranta el la muro. La inspektisto eksidis ĉe sia skribtablo.

"Kion mi povas fari por vi, S-ro Holmes?"

"Mi venas ĉi tien pri la almozulo, Boone-tiu kiun oni akuzas koncerne pri la malapero de S-ro Neville St. Clair, el Lee."

"Jes. Oni alportis lin ĉi tien kaj enkarcerigis lin por plua enketado."

"Tion mi aŭdis. Ĉu vi havas lin ĉi tie?"

"En ĉelo."

"Ĉu li estas kvieta?"

"Ho, li donas al ni neniun ĝenon. Tamen li estas malpura kanajlo."

"Malpura?"

"Jes, lavi la manojn estas ĉio, kion li konsentas fari, kaj lia vizaĝ' estas tiel nigra kiel tiu de potriparisto. Nu, kiam oni finos lian kazon, li spertos regulan malliberejan banon; kaj mi pensas ke se vi vidos lin, vi samopinios kun mi ke li bezonas ĝin."

"Mi tre multe dezirus vidi lin."

"Ĉu vere? Ni facile tion aranĝos. Venu kun mi laŭ tiu direkto. Vi povas lasi vian valizon."

"Ne, mi preferas kunporti ĝin."

"Tre bone. Sekvu min, bonvolu." Li kondukis nin en koridoro, malfermis riglitan pordon, pasis malsupren per spirala ŝtuparo, kaj gvidis nin al kalkblanka koridoro kie vicoj da pordoj ambaŭflankis.

"La tria dekstre estas la lia," diris la inspektisto. "Jen ĝi!" Li senbrue ekmovis panelon en la supra parto de la pordo kaj trarigardis.

"Li dormas," li diris. "Vi povas vidi lin tre bone."

Ni ambaŭ metis la okulojn al la krado. La malliberulo kuŝis kun la vizaĝo al ni, en tre profunda dormo, spirante malrapide kaj peze. Li estis mezalta viro, vestita malelegante kiel taŭgas al lia okupo, kun kolora ĉemizo elstaranta tra ŝiro en la ĉifona mantelo. Li estis, kiel la inspektisto diris, ege malpura, sed la malpuraĵo kiu kovris la vizaĝon ne povis kaŝi ĝian forpuŝan malbelecon. Larĝa batstrio de malnova cikatro trairis de okulo al mentono, kaj per ĝia kuntiro suprenturnis unu flankon de la supra lipo tiel, ke tri dentoj montriĝis en ĉiama kolera grimaco. Amaso de tre ruĝa hararo kreskis malalte super la okuloj kaj la frunto.

"Bela ulo, ĉu ne?" diris la inspektisto.

"Li certe bezonas lavon," rimarkis Holmes. "Mi supozis ke tiel estos, kaj mi prenis la liberecon alporti la ilojn." Li malfermis la Gladstone-valizon dum li parolis, kaj elprenis, je mia miro, tre grandan lavspongon.

"Haha! Vi estas komikulo," gorĝridis la inspektisto.

"Nun, se vi bonvole malfermos tiun pordon tre senbrue, ni baldaŭ havigos al li pli respektindan aspekton."

"Nu, kial ne?" diris la inspektisto. "Li ne bonaspektas por la reputacio de la ĉeloj de Bow-strato, ĉu?" Li glitigis sian ŝlosilon en la seruron, kaj ni ĉiuj tute senbrue eniris la ĉelon. La dormanto duonturnis sin kaj poste refalis en profundan dormon. Holmes klinis sin al la akvokruĉo, malsekigis la spongon, kaj dufoje per ĝi energie tutfrotis la vizaĝon de la karcerulo.

"Mi prezentu al vi," li laŭtvoĉis, "S-ron Neville St. Clair, el Lee, en la Kenta graflando."

Neniam en mia vivo mi vidis ion similan. La vizaĝo de la viro senŝeliĝis subsponge kiel arbŝelo. For estis la kruda bruna koloreto! For ankaŭ la terura cikatro kiu antaŭe trakudris ĝin, kaj la tordita lipo kiu donis forpuŝan rikanon al la vizaĝo! Ektireto forportis la fuŝplektitan ruĝhararon, kaj jen, side sur la lito aperis pala malgajvizaĝa rafinit-aspekta viro, nigrahara, glathaŭta, kiu frotis al si la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis kun dorma konfuziĝo. Tiam vidante sin malkaŝita, li akre kriegis kaj kaŝis sian vizaĝon en la kapkusenon.

"Sanktan Ĉielon!" kriis la inspektisto, "jen vere estas la mankanta viro. Mi rekonas lin el la foto."

La malliberulo turnis sin kun la mieno de viro elrevigita kaj donanta sin al sia sorto. "Nu, tiel estu," diris li. "Kaj, mi petas, pri kio oni akuzas min?"


←  8  →


    

“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .

Page 8 of 19. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 94 years or less.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation