Finfine, Ernest Hollins decidis ke la perfortaj minacoj de la Ostojo-bando estis netolereblaj. Tiun matenon li iris al la hejmloko kie la gepatroj metis la familian manpafilon. (En grandaj Usonaj urboj milionoj da homoj havas manpafilojn por protekti sin kontraŭ la rabistoj kiuj tialoke abundas.) Li metis la pafilon en sian tekon. Kun la teko li iris lernejen.

Tie sur la printempa gazono Ostojo ekvidis lin. La bandĉefo apudis etendante la manon por manpremi. "Saluton, Ernest," li diris, tiumomente ŝajnafable. Ernest Hollins malfermis la tekon, elprenis la manpafilon kaj mortpafis la turmentanton.

En la tagoj post la mortpafo la instruistoj parolis pri la du lernejanoj, mortiginto kaj mortigito. Tiun oni admiris kaj ĉi tiun oni maladmiris. Multaj instruistoj kies studanto estis Ernest Hollins proponis helpi.

Alvenis la tago por la prepara juĝo dum kiu juĝisto decidos ĉu la kialoj por proceso sufiĉus ĉu li devus neniigi la akuzon. Oni donis la kazon al la juĝisto Milton Rivers. Rivers havis iel strangan reputacion. Oni diris ke dumprocese li kutime portis enpoŝan manpafilon. Tro ofte la supraj kortumoj neniigis liajn decidojn. Ofte li estis malĝentila al advokatoj. Li havis sian propran koncepton de justeco. Kelkaj diris ke la superaj kortumoj devos eksjuĝistigi lin.

Kiel la plejparto de la Detrojtaj loĝantoj, Rivers estis nigrulo. Kiam li estis bebo, blanka juda geedza paro adoptis lin. Li plenkreskiĝis en blanka familio. Oni diris ke li sukcesis fraŭde ĉe la ŝtata advokata ekzameno. Kelkaj diris ke li pagis alian kiu skribis la ekzamenon en lia nomo. Neniam li laboris kiel advokato, nur kiel politikisto. Li ŝanĝis sian nomon de Goldstein al nejudeca nomo kiam li decidis peni elektiĝi kiel Detrojta juĝisto.

Oni diris ke li sciis absolute nenion pri la leĝo kaj pro tio devis decidi ĉiun kazon laŭ sia propra leĝkoncepto.

La tagon kiam Rivers unuafoje aŭdis la kazon de Ernest Hollins, mankis dek ok instruistoj ĉe la mezlernejo. Tiuj atendis en aparta ĉambro por atestantoj en la tribunala konstruaĵo en la Detrojta urbocento. La advokato por Ernest Hollins enkortumigis ilin unu post la alia por montri al la juĝisto ke Hollins estis modela studanto. Joe Daponte priskribis la okazon kiam la mortigoto kaj sia bando invadis la biologian laboratorion por ataki tiun modelan studanton. Je la sekva tago la ĵurnaloj raportis sur la unua paĝo tiun sperton de la scienca instruisto, kaj tuj post tiam la urboestro insistis pri la rajto enmeti policanojn en la lernejojn por sekurigi ilin, kaj, finfine, la estraranoj de la lerneja sistemo estis devigata konsenti.

Post kiam dek unu instruistoj, unu post la alia, atestis pri la bonega karaktero de Ernest Hollins, ties advokato faris sugeston kiun la juĝisto akceptis.

Juĝista kutimo en la tiuŝtataj kortumoj estas ke, se la afero estus relative negrava kaj se la akuzito tute ne havus krimhistorion, la juĝisto prokrastus la priprocesan decidon dum kelkaj monatoj kaj, se la akuzito kondutus taŭge, la juĝisto neniigus la akuzon. La akuzito tiuokaze havus nenian kriman registreron.

Ekzemple, unufoje en alia mezlernejo estis stabkunveno post la lerneja tago. La lernejestro, fortika viro, misaŭdis komenton de nefortika instruisto. Ekkoleriĝante, tiu lernejestro komencis strangoli la supozatan insultanton. Aliaj instruistoj savis la malbonŝanculon.

Pri tiu kazo la juĝo prokrastis la decidon pri la lernejestro dum ses monatoj. Post tiam, ĉar la lernejestro ne plu malobservis la leĝojn, inklude de la leĝoj pri strangolado, la juĝisto neniigis la akuzon. Tio okazis antaŭ multaj jaroj. Post kiam la lernejestro emeritiĝis, li sukcese penis elektiĝi kiel estrarano de la lerneja sistemo.

Pri la kazo de la mortigo de Ostojo farita de Ernest Hollins, sammaniere decidis la juĝisto Milton Rivers. Kun la permeso de tiu juĝisto la familio de Ernest Hollins sendis la studanton al la ŝtato de Kalifornio por loĝi ĉe parencoj, du mil mejlojn fore de Detrojto kaj la venĝema Ostojo-bandanoj.

Jarojn post tiuj okazaĵoj, la zorgoj de la juĝisto Milton Rivers ege pligrandiĝis. Finfine oni eksjuĝigis lin. Por eskapi siajn zorgojn li ankaŭ translokiĝis Kalifornien, refoje ŝanĝis la nomon, kaj, kiel la modela studanto, komencis novan vivon.


←  2


    

“Kalifornien” written by Sylvan Zaft .

Tiu novelo originale aperis en Fonto, numero 193, januaro, 1997, paĝoj 5-9.

Page 2 of 2. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation