Tra taghoroj kreskantaj
aeron tremigasfidplenaj flugiloj
kiuj batas fortenevideblajn vojojn
al nordaj revivejoj.Super la larĝega lago
laciĝantaj estaĵetojmistere memoras
el mil generaciojtiun altirantan terfingron
kie ondoj fintaktas.Ripozloke la regiono
restas por milionojkiuj surteriĝas surarbustiĝas
surarbiĝas refortiĝos.Samsezone la serĉantoj
aŭtomobile startascelante ceremonie
la aperon ciklande la multkoloraj masoj
de migrantoj kantantaj.Tiel konverĝas du kurboj
pro vivdonaj kialoj.
“Point Pelee, Ontario” written by Sylvan Zaft .
El Fonto, Numero 199, julio, 1997Source: Sylvan Zaft's homepage
© Sylvan Zaft
You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.