"Konvinkita ke io ne estis en ordo, ŝi paŝis laŭ la ŝtupoj malsupren-ĉar la domo estis nenio alia ol la opiejo kie ĉinokte vi min trovis-kaj kurante tra la frontĉambro ŝi provis ŝtupi al la unua etaĝo. Piede de la ŝtupoj, tamen, ŝi renkontis tiun hindan kanajlon, pri kiu mi jam parolis, kiu forpuŝis ŝin kaj, helpata de sia dana asistanto, ĵetis ŝin straten. Plena de la plej frenezigaj duboj kaj timoj, ŝi rapidis sur la strateto kaj, plej bonŝance, renkontis en la Fresno-strato kelkajn policistojn kun ilia inspektisto, kiuj revenis al sia rondiro. La inspektisto kun du aliaj ree kuniris kun ŝi, kaj malgraŭ la rezistado de la posedanto, ili antaŭeniris al la ĉambro en kiu S-ro St. Clair laste estis vidata. Estis nenia signo de li tie. Fakte, sur la tuta etaĝo troviĝis neniu krom aĉa kriplulo forpuŝe aspektanta, kiu ŝajne tie loĝis. Kaj li kaj la hindo forte ĵuris ke neniu posttagmeze estis en la frontoĉambro. Tiel firmaj estis iliaj neoj ke la inspektisto konsterniĝis kaj preskaŭ kredis ke S-ino St. Clair eraris kiam, kun ekkrio, ŝi rapidis al malgranda ligna skatolo kiu kuŝis sur la tablo, kaj deŝiris la kovrilon. Elfalis aro da infanaj ludbrikoj. Estis la ludiloj kiujn li promesis hejmenporti.
"Tiu malkovro, kaj la evidenta konfuzo kiun montris la kriplulo konvinkis la inspektiston ke la afero seriozas. Oni detale esploris la ĉambrojn, kaj la rezultoj tute indikis abomenan krimon. La fronta ĉambro estas senlukse meblita kiel restada ĉambro, kaj apude estas eta dormĉambro el kiu oni povas rigardi la malfronton de unu el la kajoj. Inter la kajo kaj la dormĉambra fenestro estas mallarĝa terpeco kiu senakviĝas dum la malalta tajdo sed altatajde subriveriĝas almenaŭ kvar kaj duonan futojn. La dormĉambra fenestro estis larĝa kaj malsupre malfermebla. Ekzameno rivelis iomete da sango sur la fenestra breto; kelkaj disaj gutoj videblis sur la ligna planko de la dormĉambro. Kaŝite malantaŭ kurtenon en la fronta ĉambro estis ĉiuj vestoj de S-ro Neville St. Clair, krom lia jako. Liaj botoj, liaj ŝtrumpoj, lia ĉapelo kaj lia horloĝo-ĉiuj troviĝis tie. Estis neniaj signoj de perforto sur iu ajn de tiuj vestoj, nek aliaj postsignoj de S-ro Neville St. Clair. Trafenestre li ŝajne iris, ĉar neniun alian eliron oni povis malkovri, kaj la aĉ-aŭguraj sangaj makuloj sur la fenestra breto ne lasis multe da espero ke li povis savi sin naĝante se konsideri ke la tajdo plejaltiĝis je la momento de la tragedio.
"Kaj nun pri la kanajloj kiuj aperas implikitaj en la afero. La hinda eksmilitisto estas konata kiel viro kun plej aĉaj antaŭaĵoj, sed pro tio, ke laŭ la rakonto de S-ino St. Clair, oni scias ke li estis ĉe la piedo de la ŝtupoj nur kelkajn sekundojn post la fenestra apero de la edzo, li apenaŭ povis esti pli ol krimhelpanto. Li difendis sin asertante ke li scias absolute nenion, kaj li protestis ke li havas neniun ideon pri la faradoj de Hugh Boone, la loĝejluanto, kaj ke li neniel povas klarigi la trovon de la vestoj de la mankanta sinjoro.
"Sufiĉas pri la hinda mastro. Nun pri la minaceca kriplulo kiu loĝas en la dua etaĝo de la opiejo, kaj kiu certe estis la lasta homo kies okuloj rigardis al Neville St. Clair. Lia nomo estas Hugh Boone, kaj lia ege malbela vizaĝo estas bone konata de ĉiu homo kiu multfoje vizitas la Urbon. Li estas profesia almozulo, kvankam, por eviti la policajn regulojn, li ŝajnigas ke li vendas alumetojn. Je mallonga distanco tra la Threadneedle-strato, ĉe la maldekstra flanko, estas, kiel vi eble iam rimarkis, mura anguleto. Tie, ĉiutage, tiu estaĵo prenas sian sidlokon, krucante sub si la krurojn, kun iu stoketo da alumetoj surgenue, kaj li estas tiel kompatinda vidaĵo, ke pluveto da almozoj falas en la grasan ledan ĉapon kiu kuŝas trotuare antaŭ li. Mi observis lin pli ol unufoje antaŭ ol imagi ke mi iam profesie konos lin, kaj mi miris pri tio, kiom li rikoltis en malmulte da tempo. Lia aspekto, vi komprenas, estas tiel rimarkinda ke neniu povas pasi sen observi lin. Densa malorda oranĝa hararo, pala vizaĝo difektita de terura cikatro, kiu, per sia kuntiriĝo, suprenturnis la eksteran randon de la supra lipo, buldoga mentono, kaj paro de tre penetraj malhelaj okuloj kiuj unike kontrastas al la harkoloro, ĉio diferencigas lin de la ordinara almozularo, same kiel lia sprito, ĉar li ĉiam pretas tuj respondi al iu ajn mok pikaĵo kiun preterpasanto ekĵetas al li. Laŭ tio, kion ni nun ekscias, tiu estas la viro kiu loĝis en la opiodomo, kaj la lasta vidinto de la sinjoro kiun ni serĉas."
"Sed kriplulo!" diris mi. "Kion li povis fari senhelpe kontraŭ viro en la plejforto de sia viv'?"
“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .
Source: Sylvan Zaft's homepage
Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 93 years or less.
The translation license is uncertain.